Helikorecepto
En
letero al Reinhard Haupenthal (15.VII.1971), Schwartz klarigas kiel
kuiri helikojn. Ĝi estas specimeno de la natura vervo de nia plej
fama humuristo. Letero treege frandinda, multe pli ol... ties temo
mem, almenaŭ dum la preparado. Finlegante ĝin, vi, leganto,
"pruvas, ke vi havas koron firme ankritan".
Dankon al Gilbert Ledon por havigi al mi tiel pitoreskan priskribon.
|
|
S-ro Reinhard Haupenthal
6602 Dudweiler / Saar
Kara amiko,
Mi bone ricevis (malgraŭ
adresprefikso "F-92") vian p.k. el Tholly, kun la abomena
diablokapo, kaj vian leteron (kun la ĝusta adresnumero F-57) de
la 9-a. Do: dufojan dankon!
Mi respondos mallonge,
pro la belega vetero! Neeble, dum tia vetero, sidi subtegmente.
La helikorecepto: verdire
tiu recepto donas agrablon nur en sia lasta stadio: kiam la bestoj
troviĝas sur la manĝtablo! Mi ne konsilas al vi entrepreni la
preparlaborojn, kiuj cetere estas nepenseblaj en urba apartamento.
Jen, tamen, la recepto:
1) Lasu la bestojn fastadi
dum 10-12 tagoj (prefere en loko nevarma, nehela = kelo); 2) Poste
lavadu la konkojn (dum la fastperiodo la bestoj ne manĝas,
sed malmanĝas tiagrade, ke oni miras kaj ili kakmakulas unu
la alian! Kiam ili estas relative puraj, superŝutu ilin per salo (kuirsalo) sufiĉe abunde. Ili elĵetos ŝliman
ŝaŭmon, kiun per sinsekvaj lavoj kaj adekvata manipulado
vi devos forigi. Nur tiam... 3) Verŝu la helikojn en bolantan
akvon, kie ili restos dum 1/2 horo; 4) Kiam ili estos ne plu tro
varmaj, elpiku ilin el la konkoj, deŝiru/detranĉu la postan
parton kaj, per tondilo, forprenu la ŝaŭmorestaĵojn, nun
solidiĝintajn; 5) La tiel purigitajn korpojn superŝutu
refoje per salo kaj energie frotu unujn kontraŭ la aliaj por
senigi ilin de postrestantaj malpuraĵoj. Se vi ankoraŭ ne forlasis
la batalkampon, tio pruvas, ke vi havas koron firme ankritan; 6)
Nun preparu en kuirpoto ian spicbuljonon: akvo, salo, laŭplaĉaj
aromaĵoj - mi enmetas speciale drakunkolon kaj unu aŭ du glasojn
da blanka vino. Enĵetu viajn helikojn kaj lasu, dum tiu ĉi
sezono, kuiradi dum 4 horoj (printempe la helikoj estas malpli duraj
kaj sufiĉas kuiradi dum tri horoj).
Se vi ne disponas pri artefaritaj
konkoj (porcelano aŭ s.) vi devos uzi la originajn konkojn
kaj tio, denove, estas aparta plezuro; nome vi devos tre konscience
lavadi la konkojn en bolanta akvo kaj per ĉiaj eblaj rimedoj. Plej
praktike estas aĉeti porcelanajn konkojn, senfine uzeblajn kaj
tre facile purigeblajn.
Lasta etapo: la pretajn
helikojn enŝovu en la pretajn konkojn. Preparu pastaĵon el butero
(oni uzas ankaŭ margarinon aŭ similan grason, pli facile
digesteblan) kaj multe da petroselo, multe da ajlo fajne hakita,
salo, pipro. Per tia pasto oni plenigas la konkojn kaj sufiĉas
ĝiskuire varmigi tian preparaĵon per milda flamo. Pli bona estas
la heliko se, antaŭ enmeti la paston, oni enverŝis en la konkojn
iom da saŭco el bovida aŭ kokida rostaĵo.
(Aldona kaj necesa rimarko:
dum la unua purig-kuirado haladzas el la poto vere abomena odoro.
Pro tio mi konsilas eviti tian manipuladon en fermita, urba kuirejo).
Kaj unu plia konsilo: venu
manĝi helikojn... en Secourt!
Do, espereble, ĝis baldaŭ!
kkk
|