Akrostiko "Bernardo"
Raymond Schwartz verkis akrostikon (poemo, en kiu la
unua litero de ĉiu verso formas vortojn) kiam Bernard, la unua filo de
lia amiko s-ro Daniel LUEZ (Francio), aĝis nur 5 tagojn:
Benata
estu tiu dom'
En kiun venis eta hom'!
Radie brilu super ĝi
Nedifektebla harmoni'!
Al la gepatroj de l' bubeto
Respekte iras mia peto:
Donacu al Bernardo fratojn
Obstine ĉiujn dek monatojn!
Raymond
Schwartz
27.05.1953
|
|